Heroldo Komunikas en Telegramo
En la hodiaŭa epoko karakterizita de rapidaj komunikebloj kaj ciferecaj enhavoj, resti informita pri la plej gravaj novaĵoj el Esperantio fariĝas pli kaj pli simpla. La redakcia stabo de Heroldo Komunikas proponas novan, efikan manieron ricevi sciigojn pri la novaj HeKoj: aliĝu al nia ĵus inaŭgurita Telegram-kanalo.