Morgaŭ ekos la deka AfrES en Bujumburo
Nova, ambicia iniciato de la Esperanta Civito kondukis al la deka Afrika Esperantologia Staĝo, kiu ekos morgaŭ en Bujumburo, celante trejni kongresan teamon.
Nova, ambicia iniciato de la Esperanta Civito kondukis al la deka Afrika Esperantologia Staĝo, kiu ekos morgaŭ en Bujumburo, celante trejni kongresan teamon.
Per la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito estos baldaŭ renovigita unu el la du branĉoj de nia Parlamento, 2025-29.
Konsekvence la paktintaj establoj havos tempon ĝis 30 marto 2025 (la tago antaŭ la inaŭgura parlamenta sesio en Malago) por renovigi sian delegacion en la Forumo, la alia parlamenta branĉo.
La subita prokrasto de la Universala Kongreso en Moravio ĵus kuntrenis la prokraston ankaŭ de la TEJO-kongreso en Indonezio: ĝi okazos 9-16 aŭgusto 2025, samtempe kiel la SAT-kongreso en Greziljono. Verŝajne sen problemo ankaŭ por ĉi-lasta, pro la demografia konsisto de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo bedaŭras, sed tute ne zorgas pro la subita decido prokrasti la semajnon de Universala Kongreso, kiu tiel koincidos grandparte kun Kultura Esperanto-Festivalo.
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Giorgio Silfer, alvenis en Bujumburo hodiaŭ kaj tuj okupiĝis pri la preparo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko (EKA), renkontante la hotelestron kaj fiksante la unuajn detalojn pri la aranĝo, 28-31 decembro 2025.
Dum la nuna parlamenta mandato la Esperanta Civito spertis fortiĝon kaj en la kongresa realo kaj en la informa virtualo. La unuan per la multiĝo de eventoj kaj modera, sed konstanta kresko de aliĝintoj; la duan per la kreo de novaj retejoj kaj FB-paĝoj, kaj kompreneble ilia mastrumado.
Morgaŭ vespere ekos la 5a Virtuala Kongreso de la Universala. Ĉi-jare disvolviĝis la 4a Retoso, praktike la virtuala kongreso de la Junulara. Per tio Roterdamo ŝajnas avani en la reto. Kun kiaj rezultoj kvante kaj kvalite?
La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto kunsidos en Bujumburo, 2 decembro 2024 tagmeze. AEI konsistas nur el kolektivaj membroj, pormomente du: Societo Internacia de Paco Universala kaj Kultura Centro Esperantista.
Gec-anoj Mushosi Birindwa, Abdoulrahman Bukuru, Lucien Kagina, Ramazani Nanjira, Frederiko Nimubona, François-Mauriack Nunda estas akceptitaj por la staĝo pri la formado de kongresaj organizantoj, okazonta ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, dum la longaj semajnfinoj 6-8 kaj 13-15 decembro 2024, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer.
Israela ĉefministro kaj palestina partiestro estas militkrimuloj kaj ili ambaŭ meritas areston. Sinteze tio estas la signifo de la hieraŭa decido fare de Internacia Krim-Kortumo.
Hieraŭ kunsidis la Kapitulo en pleno, sub la prezido de la Vickonsulo, en ĉeesto de invititaj fakuloj kun la esperanta civitaneco. Post silenta minuto memore pri la ĵus mortinta vidvino de la honora civitano Giuseppe Pinelli, la kunsido traktis raporton pri la situacio de la tradicia movadaro, konkludante ke la Esperanta Civito devas fosi sian sulkon kaj fortikigi sian internon.
La sekretario de Esperanta Naturamikaro informas ke la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE) okazos ankoraŭ en Toso-de-Maro (Costa Brava), ĉe la sama tre komforta hotelo, unu semajnon pli frue ol lastfoje: 12-19 oktobro 2025.