La Registra Instanco aktivigas du fakojn
Ekde la venonta monato plene aktivos du fakoj de la Registra Instanco, apud la plej grava, nome la Civitana aŭ matrikulo. La direktoro de la Registro, sen. Manuela Blanco, subskribos kontraktojn kun du aktistoj, kiuj estros la heraldikan respektive la deliktorikordan fakon.