UK en tre malfacila kunteksto
Oni devas reiri al la jaroj de Jaruzelski (1987) kaj de la Sestaga Milito (1967) por trovi pli malfacilan konjunkturon en la lando gastigonta Universalan Kongreson: tiam Pollando respektive Israelo, ĉi-jare Kubo.
Oni devas reiri al la jaroj de Jaruzelski (1987) kaj de la Sestaga Milito (1967) por trovi pli malfacilan konjunkturon en la lando gastigonta Universalan Kongreson: tiam Pollando respektive Israelo, ĉi-jare Kubo.
Neniu instanco de la Esperanta Civito havas problemon kun afrikaj establoj aliĝintaj al la Pakto, spite al la dezirpensado de la skandalgazetisto produktanta “Liberan Folion”. Kontraŭe, problemojn (kaj abundajn) kun afrikanoj havas la homo kies voĉtubo estas “Libera Folio” mem ekde 2003.
Hieraŭ la memortago de la armena genocido vidis ceremonion ankaŭ en Istanbulo. La unuan fojon turkoj rememoris pri la masakroj kontraŭ la armenoj dum 1915-17, rompante tabuon en lando kiu rifuzas la tezon de la genocido, spite al la pruvoj prezentitaj de la armena diasporo.
La kutima obsedito (en Madrido) kaj la kutima skandalgazetisto (en suda Svedio) ricevis plian dementon el Katalunio. Ili asertis ke Kataluna Esperanto-Asocio distanciĝas el la Esperanta Civito, sed tio ne eblas ĉar KEA neniam aliĝis al la Pakto.
Hodiaŭ la Bulgara Nacia Televido elsendis mallongan intervjuon kun Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” kaj sekretario de la Esperanta PEN-Centro, rilate kelkajn unikaĵojn kaj raraĵojn el lia propra biblioteko.
La kongresfako de LF-koop anoncas la prokraston de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, planita kiel neesperantista, sed esperantlingva simpozio pri la situacio en Afriko kvindek jarojn post la “printempo de la popoloj” en 1960.
Hodiaŭ vespere mortis pastro Duilio Magnani en Rimino, post longa vana batalo kontraŭ tumoro.
Ĉi-semajne, antaŭ precize naŭdek jaroj, aperis la unua numero de “Heroldo de Esperanto”, sub la redakto de Teo Jung (1892[1910]1986). Pro la deviga paŭzo dum la dua mondmilito, la nombro de la jarkolektoj ne koincidas: la nuna estas la 86a, ĵus iris al la presejo la numero 2154.
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad plej afable invitas vin partopreni en la jubilea festo okaze de la 20-jariĝo de la Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS, 4-6 junio 2010 en Razgrado, Bulgario, laŭ la suba programo.
Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperanto-parolantoj. Hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de Facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti Facebook por la komuna kaj individua libereco.
C-ano Koffi Gbeglo respondis al s-ro Oliver Mazodze, kiu per dua publika letero (dissendita de d-ro Renato Corsetti) distanciĝis de la “afrikanistoj” kaj de ilia nova kreitaĵo, Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko.
La ordinara Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon “La Kvinpetalo”, altiris dudekon da membroj 11 aprilo 2010. Kiuj atendis solvon de la dilemo aperinta okaze de la eksterordinara Asembleo de la pasinta oktobro, tiuj restis frustritaj.