Ekas la preparo al la dua verkistina ateliero
Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Judit Felszeghy, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack, Lenke Szász kaj Etel Zavadlav estas akceptitaj al la dua Ateliero pri Beletra Kreivo, kiu disvolviĝos jarfine ĉe Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado kaj sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.