En oktobro nova Esperanto-Domo ekfunkcios
La 12an-14an de oktobro 2012 okazos la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Malago, Andaluzio. La programon ĵus difinis, en siaj ĉefaj linioj, la Asembleo de Esperanta Naturamikaro, interkonsente kun la proprietulo, Fondumo Pro Esperanto.