La Civita Banko en konferenco pri evoluigo
Fonduso Pro Esperanto (FPEF) estis akceptita inter la partoprenontoj en la Konferenco pri kooperado al evoluigo, okazonta en Svislando fine de augusto 2006.
Fonduso Pro Esperanto (FPEF) estis akceptita inter la partoprenontoj en la Konferenco pri kooperado al evoluigo, okazonta en Svislando fine de augusto 2006.
Fonduso Pro Esperanto (FPEF) estis akceptita inter la partoprenontoj en la Konferenco pri kooperado al evoluigo, okazonta en Svislando fine de augusto 2006
La redakcio de HeKo gratulas al prof. d-ro hab. Walter Zelazny, Konsulo de la Esperanta Civito, ĵus elektita kiel rektoro en Rezovio (Pollando), por la sama universitato kie li instruas de kelkaj jaroj. Fakte la akademia kariero de c-ano Zelazny koincidis kun lia konsuleco, kiu do portis al li bonan ŝancon; pri kio ni aparte ĝojas.
La redakcio de HeKo gratulas al prof. d-ro hab. Walter Zelazny, Konsulo de la Esperanta Civito, ĵus elektita kiel rektoro en Rezovio (Pollando), por la sama universitato kie li instruas de kelkaj jaroj.
Fakte la akademia kariero de c-ano Zelazny koincidis kun lia konsuleco, kiu do portis al li bonan ŝancon; pri kio ni aparte ĝojas.
La direktoro de la portalo “Ĝangalo” Flávio Rebello publike deklaris 26 junio 2006: “Ĉu vere organizaĵo granda, tradicia kaj ampleksa kiel UEA sentas sin premata de 50 personoj, kiuj provas ludi, eĉ se seriozmiene, “mian lingvon, mian patrion”? Ĉu vere ni, esperantistoj, estas idiotaj personoj, kiuj ripetas ĉiam siajn erarojn?
Ĉiun duan jaron Kultura Centro Esperantista proponas la unusolan Esperantologian Fakultaton en la mondo. En 2007 ĝi disvolviĝos de la 24a de julio ĝis la 3a de aŭgusto, en Ĉaudefono. Okazos kursoj ĉe la katedroj pri literaturo, historio kaj sociologio de Esperantio.
La populara informa gazeto Heroldo de Esperanto ĉeestos per propraj korespondantoj gravajn eventojn de la kongresa sezono.
La Esperanta Civito sukcesas kunvenigi unuafoje la gvidantojn de la diversaj animoj de la mondialismo. Fakte la prezidantoj de la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo partoprenos en la Somera Universitato pri Mondialismo, surloke organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 23-28 julio 2006.
Post ok sukcesaj konkursoj (ekde 1998) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso. En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15X20 cm.