Precizigo de la UEA-prezidanto pri sia komunisteco
La prezidanto de la politike neŭtrala Universala Esperanto-Asocio tiele respondas al gazetara komuniko de “Esperanto” Radikala Asocio:
La prezidanto de la politike neŭtrala Universala Esperanto-Asocio tiele respondas al gazetara komuniko de “Esperanto” Radikala Asocio:
Esperanto-Gastejo 60. Norde kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la Skandinava Esperantologia Semajno en Leŝefoŝo/Lesjöfors, Svedio, 25-30 junio 2006 (alveno la 24an). Estas la lasta tago por ricevi rabaton kiel frupaginto!
La dua AfrES — Afrika Esperantologia Semajno okazos jarfine 2007 en Bujumburo (Burundio). Instruos c-ano prof. Giorgio Silfer. Surloka organizanto estos c-ano Mushosi Birindwa.
S-ro Marco Cappato ree estas parlamentano de Eŭropa Unio, danke al la demisio de s-ino Emma Bonino, kiu fariĝis itala ministro. Ilia transnacia Radikala Partio forte subtenis esperanton en marto 2004, okaze de la baloto pri lingvopolitika raporto, kie preskaŭ duono de la Parlamento en Strasburgo montriĝis favora al nia lingvo.
La esperanto-literaturo ĉeestis en Berlino 21-26 majo 2006 dum la mondkongreso de la verkistaro. Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer estis tie la delegitoj de la Esperanta PEN-Centro.
La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj estis solene proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996, post trijara ellaborado, kiu startis en urbo kie mezepoke oni kutimis pilgrime alveni: Santiago de Kampustelo. La kerno el kiu kreskis la deklaracio fakte estis la ĉefa frazo en la Rezolucio de Santiago: “Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio”.
Du landaj asocioj, el malsamaj kontinentoj, petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. Unu liveris jam la necesajn dokumentojn, la alia devas ankoraŭ kompletigi la (simplan, tamen devigan) proceduron. Pri la peto(j) decidos la Forumo (nome la asembleo de la paktintaj establoj) dum la baldaŭa parlamenta sesio en Svislando.
En 2005 Kooperativo de Literatura Foiro firmigis sian pozicion kiel la plej grava eldonisto de periodaĵoj en esperanto. La produktado de LF-koop ampleksis fakte 27 eldonojn, nome 17 numerojn de “Heroldo de Esperanto”, 6 de “Literatura Foiro” kaj 4 de “Femina”.
Afrika Centro Esperantista fondiĝis antaŭ la rompo de la kontrakto UEA/IZo fare de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. La ideoj pri ĝi aperis jam en la dua semestro de 2005, kiam la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA ĉiel ajn minacis pro la kunlaboro de TIETo kun la Esperanta Civito kaj precipe pro nia rilato kun prof. Giorgio Silfer.
La numero 2087 de Heroldo de Esperanto enhavas ampleksan artikolon de s-roj Kozyra kaj Mandrak. La artikolo ŝajne pretendas esti analizo de la komisiona raporto pri la t. n. polaj eventoj publikigita en HdE n-ro 2077. Povas esti, ke la legantoj atendas, ke mi, kiel unua subskribinto de tiu raporto, defendu ĝin kontraŭ la kritiko en la artikolo.