Internacia fotokonkurso de La Ondo
Post ok sukcesaj konkursoj (ekde 1998) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso. En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15X20 cm.