En TEJO estus pli da mono ol bezono
La bilanco kaj spezkalkulo 2023 de la Junulara pretas kun granda malfruo, sed donas pozitivan surprizon: post la deficito de preskaŭ 48.000 eŭroj fine de 2022, jen profito de preskaŭ 88.000 fine de 2023. La grandan diferencon klarigas la enveno, respektive la antaŭa manko de administra subvencio el Eŭropa Unio (125.000 eŭroj).