Perla Martinelli ne partoprenos en akademia baloto
Sen. Perla Martinelli, membro de la Akademio de Esperanto, ne partoprenos en la okazanta voĉdonado pri la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. D-ino Martinelli formale anoncis sian intencon al la Akademia estraro, aldonante ke ŝi klarigos sian decidon per detala komuniko tra la gazetaro.