SkES ne okazos
El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gaarden, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.
El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gaarden, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.
Kvar novaĵoj okupas la ĉefan temlinion de Heroldo de Esperanto 7/2006 (13 maj — 2 jun 06): ĉefartikolo de la Konsulo, prof. d-ro hab.
La Kultura Monatfino de Kultura Centro Esperantista, 30 sep — 1 okt 06, estos dediĉita al la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, nun diskutata che la Akademio de Esperanto.
Esperanto estos unu el la tri oficialaj laborlingvoj (kun la franca kaj la angla) en la internacia konferenco kiun la Esperanta PEN-Centro organizos en Ĉaŭdefono meze de julio 2008, pri la temo “Kia rolo por la verkisto en la Eŭropo de la XXI jarcento?”.
Esperanto ĉeestos oficiale en la Tagoj de la Katedro pri homaj rajtoj de la verkisto, kun la koopero de Unesko, en Milano (kongrescentro “Palazzo delle Stelline”, korso Magenta 61, metrostacio Conciliazione), 16-18 junio 2006, laŭ invito de la organizanto, la itala PEN-centro.
La Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo estas jam disponebla en tri lingvoj: krom la esperanta originalo, ankaŭ en la franca kaj la angla, danke al c-ano Attaglo, pedagogia direktoro de Institut Zamenhof, kiun posedas TIETo, paktinta establo.
Estos tri la kandidatlistoj por la elektoj de la Senato de la Esperanta Civito.
Sabate, 10 junio 2006 je 16a horo oficiale estis inaugurita la nova sidejo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj kvardeko da gastoj el tuta Bulgario. Inter la speciale invititaj estis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, Ljubomir Trifonĉovski.
Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono, 29-30 julio 2006, la unuan lingvotestan sesion laŭ la ALTE-normoj, inspiritaj de la Konsilio de Eŭropo. Tiuj normoj, adaptitaj specife al esperanto, estas formulitaj sub la siglo LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).
Jen la rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2006, organizita de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirchev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de Literatura Foiro.
Poezio
Unuaj premioj al: Petro Palivoda (Ukrainio), Marie-France Conde Rey (Francio), Nicolino Rossi (Italio), Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio), Elena Popova (Bulgario).
La prezidanto de la politike neŭtrala Universala Esperanto-Asocio tiele respondas al gazetara komuniko de “Esperanto” Radikala Asocio:
Esperanto-Gastejo 60. Norde kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la Skandinava Esperantologia Semajno en Leŝefoŝo/Lesjöfors, Svedio, 25-30 junio 2006 (alveno la 24an). Estas la lasta tago por ricevi rabaton kiel frupaginto!