Nova fonduma konsilio por la Civita "banko"
Ekde la nova parlamenta mandato ankaŭ la konsilio de fondumo Pro Esperanto renoviĝos, konforme al Lex Argentaria. La renovigo antaŭvidas la alelekton de sen. Lorena Bellotti kaj la eksiĝon de c-ano Carmine Dello Spedale. Restos c-anoj Pierre Berger kaj Giorgio Silfer, ĉi-lasta kiel prezidanto aŭ kiel prokuristo.