Internacia Tago de la Denaska Lingvo 2025
La 21an de februaro oni festas la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo, proklamitan de Unesko en 1999. Ĉi tiu tago estas dediĉita al la promociado de lingva diverseco kaj al la protekto de la denaskaj lingvoj, havante siajn radikojn en la tumultoj de la 21a de februaro 1952 en Dako, tiama Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo).