Lastaj tagoj utilaj por modifoj en via legitimilo

HeKo 790 7-C, 8 jul 22

La Registra instanco estas finonta la prespreparon de ĉiuj renovigendaj legitimiloj de la Esperanta Civito. La matrikulisto afable memorigas ĉiun, kiu havas la esperantan civitanecon, komuniki tuj eventualajn modifojn, ekz. novan fotoportreton aŭ nomŝanĝon. Sen ricevo de tia komuniko, oni utiligos la jam arkivitajn elementojn: via malfruo kaŭzos al vi ekstran (duoblan) koston.

Nova sukceso por Esperantio en Konsilio de Eŭropo

HeKo 790 4-C, 2 jul 22

En la konferenco de Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (30 jun 2022), kie KCE reprezentis nian lingvon komisie de la Esperanta Civito, estis transdonita al la partoprenantoj ekzempleron de la eldonaĵo “Literacy and Second Language Learning for the Linguistic Integration of Adult Migrants” (LASLLIAM: Legopovo kaj sekundara lingvolernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrintoj), eldonita de Kd

AKSO (aso?) en la maniko de Roterdamo

HeKo 790 2-A, 28 jun 22

Administra Komuna Sistemo Organiza (AKSO) estas la nomo de la softvaro sur kiu baziĝas la preparata nova retejo, celanta plenan aŭtomatigon de la laboro en la Centra Oficejo de la Universala. Ĝi rezultas el kunlaboro inter UEA kaj TEJO, kiuj subskribis kontrakton en marto 2019, kun la devontigo liveri la pretan sistemon en novembro 2020.

En Eŭropo milito jam sur du maroj

HeKo 789 6-E, 20 jun 22

La Nigra maro ne estas plu la sola sur kiu etendiĝas la ukrajna milito. Kvankam armeaj operacoj koncernas nur la sudajn bordojn, la Balta maro eniris jam la fokuson de la eventoj. La plej rimarkindaj estas la fino de la skandinava neŭtraleco, pro la NATO-aliĝpeto fare de Finnlando kaj Svedio, unuflanke; kaj la ekonomia sieĝo de orienta Prusio, aliflanke.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.