Post la decido de LK kontraŭ X-surogato
HeKo 313 6-C, 23 okt 06
La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, konstatis la decidon de la Lingva Komitato, kiu kondamnas la X-sistemon kiel kontraŭfundamentan.
Decido de la Lingva Komitato pri surogata alfabeto
HeKo 313 5-C, 23 okt 06
La Lingva Komitato (LK) ricevis de sia aktisto en dato 2006 10 10 la sekvan demandon, formulitan de Civitaj parlamentanoj: Se mankas la ebleco skribi aŭ legi esperanto-literojn kun supersignoj, en oficiala korespondado, dokumentoj, normaroj, publikaj komunikoj de la Civito, ĉu oni rajtas uzi alian surogaton ol la H-sistemon, indikitan en la Fundamento de Esperanto?
Esperanto en la Internacia Tago de Poezio
HeKo 313 4-B, 21 okt 06
La Internacia Tago de Poezio, organizita en Lugano fare de la svistala PEN-klubo, prezidata de Franca Tiberto, gastigis interalie esperanton: Giorgio Silfer enkondukis itallingve la poemon de Gyula Illyés “Unu frazo pri la tiraneco“, kiu antaŭ precize kvindek jaroj koincidis kun la hungara popolleviĝo kontraŭ stalinismo, kaj sekve deklamis la unuajn dudek versojn de sia esperanto-traduko.
Jerzy Fornal 80-jara, Teatro Espero 25-jara
HeKo 313 3-B, 18 okt 06
En septembro Jerzy Fornal lanĉis la 25an sezonon de Teatro Espero Varsovio, per la 150a prezento ĉe la Muzeo de Azio kaj Pacifiko: temis pri la spektaklo La arlekeno, laŭ humuraĵo de Janusz Korczak.
Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?
HeKo 313 2-A, 17 okt 06
Okaze de la centa datreveno de la Fundamento de Esperanto, ĉiu numero de “Literatura Foiro”, jarkolekto 2005, dediĉis eseojn al la eventoj de 1905. Kontribuis interalie Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer. Unu el la demandoj traktitaj en tiuj eseoj estas “Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?”. La respondo estas negativa, laŭ la studoj en LF.
Unuaj paŝoj por la mikrokredito en Esperantio
HeKo 313 1-C, 16 okt 06
La Nobel-premio pri paco al Muhammad Yunus devigas al la demando: kiel statas la mikrokredito en Esperantio? Shajne ekzistas nur du konkretaj iniciatoj.
"Fonto" haltos en 2007, la 38a jaro por LF
HeKo 312 9-B, 16 okt 06
La literatura almanako “Fonto”, produktata de la samnoma eldonejo en Brazilo ekde 1980 kiel monata periodaĵo, ĉesos aperi fine de 2006. La lasta redaktoro estas Gerrit Berveling.
Nenia mencio pri esperanto en la Verdula Ĉarto
HeKo 312 8-A, 15 okt 06
Ĝenevo estis dum tri tagoj (13-15 oktobro 2006) la eŭropa ĉefurbo de la politika ekologio. La Eŭropa Verda Partio tie kunigis 228 delegitojn el 31 landoj: ili reprezentis entute 35 partiojn, ĉar en kelkaj landoj estas du movadoj. Partoprenis ankaŭ multaj aktivuloj kaj lokaj interesitoj, entute kelkcento.
La armena genocido ĉe la literatura Nobel-premio
HeKo 312 6-B, 12 okt 06
Samtage kun la aprobo de leĝo, fare de la franca parlamento, kiu punas mone kaj prizone la negantojn pri la historia vereco de la genocido kontraŭ la armena popolo dum la unua mondmilito, la literatura Nobel-premio estis asignita al la turka verkisto Orhan Pamuk.
Publika konfeso pri kulpo en kalumnia kampanjo
HeKo 312 7-B, 12 okt 06
En lastatempa artikolo legebla diversloke en la reto, Gonçalo Neves skribas pri la prezidinto de la Esperanta PEN-Centro, c-ano William Auld:
La Lingva Komitato eklaboris
HeKo 312 5-C, 11 okt 06
La aktisto de la Lingva Komitato, c-ano Georgi Mihalkov, akceptis kaj transdonis al la LK-anoj la suban demandon, formulitan de kelkaj parlamentanoj: