Jen nenio kaj tenu tion forte
Laŭ gazetara komuniko, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio anoncis ŝajnan promocion de UEA en la rangoj de Unesko, kie ĝi atingis la konsultan partnerecon.
Laŭ gazetara komuniko, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio anoncis ŝajnan promocion de UEA en la rangoj de Unesko, kie ĝi atingis la konsultan partnerecon.
Estas la numero 2186 (3:2012) la unua “Heroldo de Esperanto” kompletigita de sen. Anna Bartek kiel ĉefa aganto de kvarpersona redakcio (ŝi mem, Perla Martinelli, Dieter Rooke, Giorgio Silfer).
La numero enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum la jaro 2012a: la plej vasta kaj kompleta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situoj, almenaŭ en Eŭropo.
Ekis la oka jarkolekto de “Femina”, revuo ne nur por virinoj, organo de Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito (same kiel la redakcio de “Femina” mem ekde la pasinta jaro). La ĉefredaktorino, d-ino Perla Martinelli, liveris la numeron 29 al la presejo tuj antaŭ sia enhospitaliĝo.
La Internacia Junulara Festivalo, organizata de Itala Esperantista Junularo en Cervia (apud Rimino), 5-10 aprilo 2012, proponas riĉan programon, distre kaj kulture.
En la revuo “La Ondo de Esperanto” Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, siamaniere klopodas resumi la Esperantan Civiton, ŝajne bazante sin sur la intervjuo farita de Aleksander Korĵenkov al Giorgio Silfer.
La resumo konsistas unue el preamblo, poste el komparoj kun alies vidpunktoj (kiujn li nomas “vizioj”). Jen la preamblo:
Ĉi-semajne sen. prof. Giorgio Silfer estis operaciita ĉe la ventro, en svisa hospitalo, fare de teamo gvidata de d-ino Marike Papen. La operacio plene sukcesis, la baldaŭ eksa Konsulo rapide resaniĝas hejme.
Fine de marto okazos lia renkonto kun la eliranta Vickonsulo, kaj nova Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, prepare al la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito.
Finance ekvilibra jaro por KCE en 2011: malgraŭ la manko de legacoj kaj subvencioj, la spezkalkulo prezentas pozitivan saldon de 7.591,89 svisaj frankoj, kiun tamen neŭtrigas la akumulita ŝuldo pro pruntoj kaj fideikomisoj ĉe privatuloj (sume 8.778,50 CHF), tiel ke la fina rezulto balanciĝas.
Ŝia ĉarma profilo estis elektita de LF-koop por la koverto de la LP-disko “La Esperanto-knabino” (1990) kaj ŝia svelta figuro promenas tra la kamparo en la banderolo de la kasedo “Nur per amo” (1989), ambaŭ registritaj de Nikolin”.
La Ĝenerala Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita por la semajnfino 14-15 aprilo 2012 en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, laŭ horo indikita surloke, kongrue kun la programo de la Studaj Tagoj pri Edmond Privat..
Tagordo:
1) Komunikoj de la prezidanto.
2) Aprobo de la pasintjara protokolo.
3) Morala raporto 2011.
La 3an de marto 2012 forpasis c-ano Rados Péter András (pseŭdonimoj: Radozo, Poeto, Poego) post mallonga malsano; informis lia filino Mária. Li naskiĝis la 30an de majo 1941.