ENa protagonisto en transnacia kunveno

HeKo 866 1-B, 4 mar 25

C-ano Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en telematika kunveno de IYNF (Internacia Junularo de NaturAmikoj) kiel delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa). En la kunsido ĉeestis deko da delegitoj de diversaj naciaj sekcioj kaj stabanoj de la organizo, kies sidejo estas en Prago. Dum la duhora kunsido, oni prezentis, en la angla, evoluojn kaj agadojn de ĉiuj sekcioj.

"La Ondo de Esperanto" malekspansias

HeKo 864 8-A, 19 feb 25

Pro la natura fenomeno de la aĝo kaj sano ni estis devigitaj iom-post-iom redukti nian aktivadon en Esperantujo: ĉesis la surlokaj instruado, informado kaj movadorganizado; estis fermitaj la internacia fotokonkurso kaj la literatura konkurso “Liro”; maloftiĝis nia partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; dum kelkaj jaroj paŭzas “Radio Esperanto”, ne daŭras la bibliogra&#xfb01

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.