Kotizaro, librotenado, "Kontakto" - rebuso inter UEA kaj TEJO
La modifoj de la kotiza framo en Universala Esperanto-Asocio kaŭzas gravajn problemojn ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La modifoj de la kotiza framo en Universala Esperanto-Asocio kaŭzas gravajn problemojn ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo). Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Tchamena Omba (Blanka).
Raportisto: Marie-France Conde Rey.
Daŭras la strategia ofensivo de Esperanta PEN-Centro por persvadi ankaŭ ne esperantajn intelektulojn pri la valoro de nia literaturo, tiel ke ne estus mirige se iam unu el niaj aŭtoroj ricevus Nobel-premion.
En 1994, okaze de la 25a jarkolekto, Esperanta PEN-Centro kunlabore kun Pro Helvetia preparis dulingvan ekspozicion pri “Literatura Foiro” en Budapeŝto.
Atenta publiko grandparte ne esperantista plenigis la salonon de la Literatura Klubo en Mariburgo, la dua urbo de Slovenio, por aŭskulti hodiaŭ vespere prezenton pri la tria represo de “Historio de la esperanta literaturo”, fare de c-ano Giorgio Silfer kun la valora interpretado de c-ano Vinko Oŝlak, ambaŭ membroj de Esperanta PEN-Centro.
La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus elektis d-ron Renato Corsetti al la komisiono pri financaj aferoj. Tial ke samtempe ĝi ne elektis la duan kandidaton, Brunetto Casini (lia kvara balotfiasko en unu jaro), oni rajtas dedukti ke la voĉdonintoj sciis pri la ideoj de la kandidatoj kaj konsciis ke ili inspiros la koncernan komisionon.
Ĉi-semajnfine en Vieno, post dekjara foresto, en la jara konferenco de Naturfreunde International la esperantistaro reaperis kun voĉrajto, ĉi-foje ne kiel faka asocio de Sennacieca Asocio Tutmonda (la sin mortiginta TANEF) sed kiel Esperanta Naturamikaro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La merito de la resurekto apartenas plene al raŭmistoj.
Fine de septembro 2012 ekis en Budapeŝto la longa vico de nia unika literatura kafejo, kiel iniciato strebanta kontribui al la daŭra prestiĝo de la iama ĉefurbo de la esperanta kulturo. La unua gasto, c-ano Giorgio Silfer, premiere laŭtegis sian teatran triologion: “La njorin” de l” malaperinto”, “La butiketo de l” juvelisto”, “Varma lineo”.
Ĝis nun neniu hungara esperantisto pensis liveri al la tute nova muzeo pri poeto Attila József gravan sondokumenton en esperanto. Temas pri la traduko de la fama “Lulkanto”, farita de Kálmán Kalocsay kaj muzikigita de Klára Mikola, kiu ankaŭ kantis ĝin.
Ok jarojn poste la Parlamento de la Esperanta Civito ree kunvenos en Italio, kaj denove en Lombardio. Post Sabloneto (2001) kaj Milano (2011), Salò ĉe la Garda lago gastigos la ordinaran sesion, 24 majo 2019. La elekto de tiu urbeto povus havi moralan signifon: ĝi estis la Vichy de Italio, nome la ĉefurbo de faŝisma diktaturo — tie kunvenu demokrata transnacia parlamento.
La financa situacio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo treniĝos almenaŭ ĝis la fino de 2018, sen la bilanco de la antaŭa jaro. Tio demonstras ke TEJO estas ankoraŭ UEA-dependa, precipe dependa de ĝiaj administrantoj, kiuj ne sukcesas transdoni la necesajn informojn.
Estas surmerkatigata la kvara eldono de “Paŝoj al plena posedo” de William Auld. La libron, en aktualigita formo, produktis Kooperativo de Literatura Foiro. Por la ĝisdatigo kaj la enpaĝigo kunlaboris c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli.