La malriĉa diasporo
Per la definitiva eniro de Bulgario kaj Rumanio en Eŭropan Union, la historio de la eŭropa civilizo prezentas ekonomie kaj politike komunan establosistemon, de la Atlantiko ĝis la Nigra Maro, post la fino de la romia imperio.
La redakcio de HeKo deziras al la legantaro prosperan novan jaron, dankante pro la atento pri la ĝisnuna servo.
La fiasko de la kampanjo por savi la esperanto-redakcion de la Pola Radio turniĝis al rankoro kontraŭ la polaj aŭtoritatoj, kaj Pollando entute, kies nunan socion pluraj UEA-aktivuloj taksas antisemita, politike malstabila ktp.
Unu miliardo da homoj tra la mondo aŭskultis la benon de Papo Benedikto XVI hodiaŭ tagmeze el la Sankta Petro. La antaŭlasta el la 61 bondeziraj lingvoj estis esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!”. La lasta lingvo estis latino.
“La decido kiun la Pollanda registaro faris pere de siaj politikaj burokratoj nun potencaj en la Radio, decido vere malestima ne nur al nia afero sed aparte al Zamenhof mem kaj al esencaj valoroj tiom karaj al li, devigas nin instigi la estraron [de UEA] serioze pripensi ĉu ni okazigu nian tiujaran UK-on en Bjialistok” publike deklaris UEA-komitatano el Patagonio, post la oficiala respond