Kenjo rifuzas la enirvizon al Dalai Lama
HeKo 321 5-C, 21 jan 07
Kenjo rifuzis la enirvizon al Dalai Lama, spirita gvidanto de la tibeta budhismo, kiu do ne povos partopreni la Mondan Socian Forumon en Najrobo. Pri tio raportas la itala oficiala ITV de la Forumo, mastrumata de la gazetara servo de la Provinco de Trento.