La togolanda Esperantio kreskas
HeKo 314 1-B, 29 okt 06
Ĉu fari bonajn laborojn estas kulpe? (…) Necesas legi estrarraporton de UEA en Revuo Esperanto de junio 2006 por senti ion tian. La antaŭa Afrika Oficejo en Togolando laboris perfekte. Tamen UEA-gvidantoj rifuzis al ili la daŭrigadon de la laboroj. Ĉu vi scias kial? Simple, ĉar la togolandanoj de AO klopodis, ke afrikanoj enprofundiĝu en Esperantajn aferojn.