Politika partio petas la aliĝon al UEA
“Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, registrita en Francio kiel politika partio (almenaŭ en sudorienta regiono, sub la gvido de Kristian Garino), petis la aliĝon kiel faka asocio al Universala Esperanto-Asocio. La aliĝpeto estos traktata dum UK en Florenco, fare de la UEA-Komitato.