Heroldo pri Esperantio en novembro
La numero 2096 de “Heroldo de Esperanto”, 15a en la jarkolekto, ĵus aperis. Ĝi kovras la kronikon de Esperantio dum la unuaj tri semajnoj de novembro, kiam du gravaj novaĵoj retenis la atenton: la fermo de la esperanto-redakcio ĉe Pola Radio kaj la ĉeesto de nia lingvo en la internacia konferenco pri lingvotestado en Sofio.