Interpelacio pri virtualaj aŭ hibridaj parlamentaj sesioj

HeKo 845 3-C, 6 sep 24

C-ano Lucien Kagina, delegito de Afrika Esperanto-Instituto ĉe la Forumo, interpelacias al la Konsulo pri la sekva: 

“En Esperantio pli kaj pli multiĝas la kunsidoj de Asembleoj en hibrida aŭ rekte virtuala formo. Tio okazas ekzemple por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĉu la Parlamentaj sesioj de la Esperanta Civito povus okazi ankaŭ virtuale aŭ almenaŭ hibride?”

11a Lingva Kolokvo de KCE en majo 2025

HeKo 844 8-B, 31 aŭg 24

Estas kunvokita al Ĉaŭdefono la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kadre de la ĝenerala temo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. La dato estos 1-4 majo 2025, kun alvenoj la 30an de aprilo. Dum la paŭzoj de la kolokvo disvolviĝos la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop, eble ankaŭ de alia paktinta establo.

Disduiĝo la probabla sorto de CDELI

HeKo 844 1-A, 20 aŭg 24

Estas iom pli konata, aŭ divenebla, la sorto de Centre de documentation et étude sur la langue internationale (CDELI) en la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. La Centro (kiu ne estas esperanto-centro) konsistas el du partoj: arkivo kaj biblioteko. La unua ne estas katalogita, la dua jes, kadre de la bibliografia sistemo de la romandaj bibliotekoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.