La Konsulo nomumas du lastajn LK-anojn

HeKo 315 9-C, 22 nov 06

La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, nomumis du lastajn Lingvajn Komitatanojn. Temas pri c-anoj Aleksander Melnikov kaj Imre Szabó. C-ano Melnikov doktoriĝis pri interlingvistiko kaj c-ano Szabó, akademia fakulo, responsas pri la esperanto-ekzamenaro ĉe la institucio deputita pri lingvotestado en Hungario.

Kandidatoj por "La Verko de la Jaro 2006"

HeKo 315 6-B, 17 nov 06

Estas ses la titoloj kiuj kandidatos al la Esperanta PEN-Premio “La Verko de la Jaro 2006”, rezervita al la originala prozo, eldonita en 2005-2006. Ili ricevis la necesan subtenon de minimume tri PEN-anoj, kaj estos nun submetitaj al la referendumo de la abonantaro de “Literatura Foiro”. Temas pri la libroj:

“Amaro” de Sten Johansson, eld. Fonto.

Tonkin pri raŭmismo en sia lasta libro

HeKo 315 6-A, 16 nov 06


La lasta libro de prof. d-ro Humphrey Tonkin “Lingvo kaj popolo” estas konsiderebla diversmaniere. Grandparte temas pri la ideologia kaj organiza testamento de Tonkin mem, artikita jen kiel retrospektivo pri liaj roloj kaj celoj en Esperantio jen kiel perspektiva propono pri la morgaŭa UEA, la asocio kies estrarano li estis dum dek ok jaroj, el kiuj la duonon li pasigis kiel prezidanto.

Internacia Biblioteka Tago 2007 en Budapeŝto

HeKo 315 1-C, 8 nov 06

La nacia Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, kiu konservas la Fajszi-kolektaĵon de esperantaj libroj kaj periodaĵoj, organizos semajnan aranĝon meze de oktobro 2007, kadre de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko. Tio estis interkonsentita okaze de ĵusa oficiala rendevuo inter la ĉefdirektorino de la Biblioteko kaj delegacio de la Esperanta Civito, enkondukita de sen.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.