De kia pupitro venas la prediko!
La direktoro de la portalo “Ĝangalo” Flávio Rebello publike deklaris 26 junio 2006: “Ĉu vere organizaĵo granda, tradicia kaj ampleksa kiel UEA sentas sin premata de 50 personoj, kiuj provas ludi, eĉ se seriozmiene, “mian lingvon, mian patrion”? Ĉu vere ni, esperantistoj, estas idiotaj personoj, kiuj ripetas ĉiam siajn erarojn?
Esperantologia Fakultato 2007 invitas
Ĉiun duan jaron Kultura Centro Esperantista proponas la unusolan Esperantologian Fakultaton en la mondo. En 2007 ĝi disvolviĝos de la 24a de julio ĝis la 3a de aŭgusto, en Ĉaudefono. Okazos kursoj ĉe la katedroj pri literaturo, historio kaj sociologio de Esperantio.
Definitiva kalendaro de SUM 2006
La Somera Universitato pri Mondialismo okazos en Ĉaŭdefono, 23-28 julio 2006. Loka organizanto: Kultura Centro Esperantista. SUM 2006 estas projekto kadre de ASKOP, kie estas reprezentata la Esperanta Civito. Ĝi tamen ne celas nur la mondcivitisman branĉon, sed ĉiun skolon de la mondialismo. Krome ĝi estas geopolitika klerigejo por la kadroj de la Esperanta Civito.
Heroldo de Esperanto raportos pri kongresoj
La populara informa gazeto Heroldo de Esperanto ĉeestos per propraj korespondantoj gravajn eventojn de la kongresa sezono.
Somera universitato pri mondialismo
La Esperanta Civito sukcesas kunvenigi unuafoje la gvidantojn de la diversaj animoj de la mondialismo. Fakte la prezidantoj de la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo partoprenos en la Somera Universitato pri Mondialismo, surloke organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 23-28 julio 2006.
Internacia fotokonkurso de La Ondo
Post ok sukcesaj konkursoj (ekde 1998) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso. En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15X20 cm.
Bunta naturamikaro en Grindelvaldo
Afrika agado de Hans Bakker kaj tiu de UEA
Gbeglo Koffi ĉiam mencias du agadojn: Afrika Agado de Hans Bakker kaj Agado de UEA en Afriko.
Premiero de "Krio por amo", pri Patrino Tereza
La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.
Parlamenta sesio en Svislando
La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.
Grass en la junia numero de "Literatura Foiro"
“Verki en senpaca mondo”, la prelego de Günter Grass prezentita dum la 72a Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Berlino antaŭ unu monato, trovas dignan lokon en la junia numero 221 de Literatura Foiro, kie oni omaghas ankaŭ la dek-jariĝon de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (subskribita ankaŭ de la Esperanta PEN-Ce