Forpasis la eminenta Teo Jurukov
HeKo 317 2-B, 4 dec 06
La 28an de novembro mortis Teo Jurukov, aktoro kaj reĝisoro bulgare kaj esperante. Lia alta, minca figuro, iom donkiĥota, lin karakterizis sur la scenejo, kie li impresis kaj komike kaj elegante, kun trafa adapto al diversaj roloj. Lia voĉo estis same karakteriza kiel lia figuro: basa sed potenca, gardanta certan hieratikon eĉ en la komikaj roloj.