Gratulo al Meta kaj rememoro pri ŝia edzo Bill Auld
La Konsulo kaj la Vickonsulo de la Esperanta Civito elkore salutas c-inon Meta Auld, sincere gratulante pri ŝia atingo de la naŭdekoka jaro en plena mensa lucido, kaj memorante kun admiro ŝian edzon, la grandan poeton kaj didaktikan majstron c-anon William Auld, kiu hodiaŭ estus centjara.