novembro 2022

Interesaj kombinoj de TEJO-destinoj

HeKo 800 4-A, 14 nov 22

La “volontuloj” de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo konsistigas interesan panoramon de submergita laboro en Eŭropa Unio. Unue, forgesu la opinion ke volontulo estas senpaga bonvolulo: ili ĉiuj estas pagataj, eventuale minimume (sed kiu kontorestro efektive kontrolas ilin?), kio tute ne signifas ke ili ne laboras. Due, ili ofte faras ion kio ne kongruas kun la engaĝo, almenaŭ parte.

Interese por beletraj tradukantoj

HeKo 801 1-A, 24 nov 22

Esperanto-Asocio de Britio, kiu lastatempe eldonis imponan duvoluman plenan poezian verkaron de Marjorie Boulton, ĵus lanĉis konkurson por tradukado de du anglalingvaj romanoj. Temas pri “Rebeka” de Daphne du Maurier (fama ankaŭ pro Oskare premiita filmo de Alfred Hitchcock, 1940) kaj “Matilda” de Roald Dahl (1916-1990).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.