Tradukado: post peripetio ekestis literatio
Dokumento pri multlingvismo estis la konkreta produkto de la kurso pri diplomatia tradukado, kiu ĵus finiĝis ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando. Ĉirkaŭ ĝi gravis diversaj rekomendoj pri stilo, studo pri la strukturo de eŭropaj institucioj, historiaj detaloj, terminologia profundigo, zorge de prof. Giorgio Silfer.