Akademia konferenco pri esperanto en Pavio

HeKo 868 1-B, 25 mar 2025

La venontan 11an de aprilo okazos en la Universitato de Pavio (Italio) konferenco pri la esperanta lingvo en la kunteksto de Manĉurio dum la okupacio far la Japana Imperio (1931-1945). La evento estas kunorganizata de “Tadaima!”, asocio pri japanaj studoj de la lombarda universitato, kaj Itala Interlingvistika Centro (IIC). Ĝi okazos en salono de historia palaco, el aŭstra deveno, kie situas la Departemento pri Politikaj kaj Sociaj Sciencoj.

La preleganto de la evento estos c-ano Giacomo Comincini, direktoro de “Tadaima!” kaj membro de la scienca komitato de IIC. Lia prelego pritraktos la manieron laŭ kiu La Revuo Orienta – organo de Japana Esperanto-Instituto – rakontis pri la kreo de Manĉukuo. La imperiisma propagando uzadis esperanton kiel ilon por penetri la intelektajn kaj progresemajn tavolojn de la socio, japanajn kaj eksterlandajn, celante prezenti la ĵus kreitan Manĉurian ŝtaton kiel paradizon de multkultureco, feliĉegan landon kaj fekundan grundon por homaranismo. La titolo de la evento estos tial “Manciukuò, Paradiso”.

La konferencon enkondukos sen. Alessio Giordano, sekretario de IIC, emfazante pri la rolo de esperanto kiel komunumo, preter la ĝenerala ideo de internacia lingvo. Tie ri skizos historian kaj socian bildon de la tiama esperantistaro, ekde 1887 ĝis la 1920aj jaroj, kiam La Revuo Orienta ekaperis en la Tokio de la malfrua epoko Taiŝo.

Poste, c-ano Comincini diskutos kun prof. Marco Pinfari, fakulo pri historio de internaciaj rilatoj kaj egiptologo, kaj kun prof. Andrea Pancini, kiu instruas japanajn lingvon kaj historion. Estos traktataj ankaŭ aliaj rilataj temoj, kiel esperanto en la mezorienta areo aŭ la samtempa ekzisto de aliaj helplingvoj en Manĉukuo, ekzemple la “lingvo de harmonio” (協和語, Kyōwa-go).

La evento, spektebla virtuale per dissendota aliĝilo, markas la unuan kunlaboradon inter IIC kaj la Departemento de Politikaj kaj Sociaj Sciencoj, sed ligiĝas al jam ekzistanta rilato kun la urbo. Fakte, ĝuste en Pavio la Kolegio Ghislieri organizis, en pasintaj jaroj, tri sukcesajn kursojn pri la esperantaj lingvo kaj kulturo, gviditajn de sen. Giordano.

La revigliĝo de IIC atingos sian kulminon kelkajn tagojn poste, la 16an de aprilo, per ties asembleo en Milano kaj ital-lingva seminario gvidota de c-ano Giorgio Silfer, prezidanto de la establo: La glottopoiesi del XXI secolo: problemi e prospettive. Pliaj informoj haveblas per retpoŝto (ma21@esperantio.net) aŭ en Fejsbuko

(iic)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.