Aktivas la fonda komitato de EIE

HeKo 888 1-B, 16 sep 25

Aktivas la fonda komitato de Esplora Instituto de Esperantologio, kies celo estas prepari la fondan asembleon de EIE en Stokholmo, decembro 2025; ĝis nun branĉo de Kultura Centro Esperantista, EIE fariĝos memstara establo, kun la statuso de privata transnacia feria altlernejo registrita en Svedio, do en Eŭropa Unio. 

Ĝia jura sidejo situos ĉe la Skandinava Esperanto-Domo (proprieto de Pro Esperanto), sed ĝis la inaŭguro de la restaŭrita jama Esperanto Gården (junio 2027) la tuta didaktika aktiveco reala okazos en Svislando ĉe la Helvetia Esperanto-Domo (proprieto de KCE).

La unuaj taskoj prepare al la fonda asembleo estas plenumitaj: la retadreso kaj la simbolo/blazono. La retpaĝo de la nova establo funkcios ene de la konstruata retpaĝo esperanto-domoj.net

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.