Censado de la paktintaj establoj 2025

HeKo 879 9-C, 16 jul 25

La paktintoj estos censataj kun limdato 30 novembro 2025, fare de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, laŭ delego de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti.

La censado celas akiri kiel eble plej kompletan panoramon pri la establoj, surbaze de formularo ellaborita de la internaj aferoj, kiun la censatoj kompletigos kaj/aŭ korektos. Por faciligi la kompilon, ili ricevos ankaŭ la kompilitan faksimilon de imagita establo.

La rezultoj de la censado estos prezentitaj al la Kapitulo kaj estos konfidencaj, ĝis decido de la Forumo, okaze de la Parlamenta sesio de Novjartago 2026 en Bujumburo. Ili estos arkivitaj en la establofako de la Registra instanco.

(vk internaj)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.