Elektronika identigo: ekestis procedura modelo

HeKo 890 9-C, 13 okt 25

La svisaj kodoj riĉiĝis per la normoj entenataj de la nova leĝo pri elektronika identeco, ĵus ratifita per ĝenerala referendumo kie la jesoj atingis nur 50,4% de la esprimitaj voĉoj: temis pri la dua testo post la unua en 2021, kiam la svisa popolo rifuzis la endondukon de tiu novaĵo per 69%. 

Tiuj normoj fariĝas nun modelo ankaŭ por la Esperanta Civito, kie ĝis nun tiaj mankas; pro nia konstitucio ili pli valoras ol la kongruaj normoj en Eŭropa Unio. Unu el la ĉefaj diverĝoj estas la absoluta manko de devigo, tiel ke nur unu specifa segmento de la populacio utiligos la novaĵon en granda plejmulto: la svisoj rezidantaj eksterlande.

— vk financoj
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.