En Afriko la venonta ordinara Parlamenta sesio

HeKo 870 4-C, 11 apr 25

La Konsulino de la Esperanta Civito anoncis dum la ĵusa Kapitula kunsido ke ŝi intencas kunvoki al Bujumburo la venontan ordinaran Parlamentan sesion, koincide kun la unua Esperanta Konferenco en Afriko, organizata de Afrika Esperanto-Instituto kaj ĝia trejnita teamo.

Detaloj kaj tagordo estas ankoraŭ difinotaj, sed la afrikaj gecivitanoj multe ĝojas pro tiu decido, ĉar jam de ok jaroj la Civita Parlamento ne kunsidas ekster Eŭropo.

Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kiu dediĉis multajn energiojn al la klerigado de afrikaj esperantistoj, tiu evento estos tre utila ankaŭ por eŭropanoj: “Nia gvidantaro bezonas tian interkontinentan sperton, espereble partoprenos ankaŭ amerikanoj kaj azianoj”. Fakte temus pri la unua sperto en Afriko por multaj geparlamentanoj: esceptas gec-anoj Blanco, Doda, Lovriĉ, Martinelli kaj Silfer mem. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.