Esperanto-Domoj: de Arnhemo ĝis niaj tagoj

HeKo 887 8-B, 13 sep 25

Granda ŝtormo malhelpis multajn alesti fizike la prelegon de c-ano Giorgio Silfer, antaŭhieraŭ en la Solidardomo de Stokholmo, sidejo de la norda legacio de la Esperanta Civito; kompense alestis en virtualo ĉiuj studentoj de la kurso pri literaturo kadre de la Esplora Instituto de Esperantologio, kiuj antaŭpreparis sin pri la du ĉefaj esperanto-verkistoj en Svedio: Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

La prelego poste enfokusiĝis pri la rolo de Esperanto-Domoj kaj esperanto-centroj (la du nocioj ne koincidas, laŭ la Civita konstitucio) en nia kulturo, de tiu en Arnhemo (1930aj) ĝis niaj tagoj: ĝuste la Ĉe-Instituto havis Domon en Arnhemo (ĝis 1940) kaj plu havas (ekde 1933) centron en Hago.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” kaj “Literatura Foiro”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.