Vendredo la 29an de aŭgusto 2025 je 18h00 d-ro Giorgio Silfer postfermos la Italan Kongreson de Esperanto en Salsomaggiore / Salsomaĝoro per prelego pri la socia historio de la esperantistaro, laŭ la titolo: “Paralele aŭ asimptote? La du animoj de Esperantio ekde la du epistoloj al Odeso”.
La oratoro klarigos kiel Esperantio travivis dekomence dikotomion, ĉar tion volis Zamenhof mem, laŭ siaj du plej gravaj leteroj, hazarde ambaŭ originale en la rusa kaj ambaŭ senditaj al esperantistoj en Odeso. Unuflanke li proponis revolucion en la monda lingva ordo; aliflanke li proponis solvon al la hebrea demando, alternativan al Haskalà, al cionismo, al Bund. Dum la lastaj jardekoj tiu dikotomio pli kaj pli evidentiĝas, ĉar intertempe firmiĝis la lingvo de specifa komunumo. En tiu dikotomio floros la branĉo kiu kapablos esti pli inkludema, aŭ almenaŭ malpli ekskludema.
La 30an de aŭgusto c-ano Silfer festos kun kelkaj invititoj la sesdekan datrevenon de sia esperantiĝo, en restoracio de Salsomaĝoro. Baldaŭ poste li vojaĝos al Krakovo el Bolonjo por partopreni en la verkistara mondkongreso de PEN Internacia kaj prelegi esperantlingve en du polaj urboj.