C-ino Agneta Emanuelsson (1940[1987]-2025) forpasis en Katrineholm (Svedio) la 18an de marto, post malsano trafinta ŝin dum la lasta jaro. Senatanino de la Esperanta Civito dum tri mandatoj, ŝi kunfondis Feminisman Esperantan Movadon (kiun ŝi reprezentis en la Forumo, kiam ŝi ne estis senatanino) kaj membris en la redakcio de la revuo “Femina”.
Kun agrabla, humurplena karaktero kaj ankoraŭ ĉarma en alta aĝo, Agneta Emanuelsson pozitive kontribuis al la politika evoluo de la Esperanta Civito. Ŝi mem estis parlamentanino en la sveda politiko, en pli frua aĝo. Profesie instruistino. Radioamatoro.
Ŝi verkis svedlingvan vivresumon de Valdemar Langlet, savinta milojn da hungaraj judoj. Al tiu pioniro de esperanto ŝi estis ligita pro feliĉa hazardo, ĉar en Katrineholm vivis la vidvino (filino de alia fama pioniro, Nikolaj Borovko) kaj tie situas la kvazaŭ muzea apartamento de Nina Borovko.
La Konsulino kondolencas al la partnero, c-ano Roland Eriksson.
Komentoj
Nome de la Blanka listo kaj de FAR, mi sendas miajn kondolencojn al c-ano Roland Eriksson.