“De la antikva reĝimo ĝis la raŭma revolucio” estas la titolo de la intervjuo al la nova Konsulino de la Esperanta Civito, d-ino Lorena Bellotti, frunte en la unua paĝo de la januara “Heroldo de Esperanto” en 2025. La intervjuon kompletigas vasta biogramo, el kiu oni deduktas ke sen. Bellotti estas escepta persono: poliglota instruisto kaj manaĝero.
La numero 2362 pruvas la kreskon de la redakcio: multiĝas la konstantaj kontribuantoj, kiel Anna Bartek, Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Perla Martinelli, Honoré Sebuhoro, Giorgio Silfer. Inter la kontribuoj reliefas artikoloj pri Patrice Lumumba, pri Internacia Junulara Kongreso, pri lingvotestado, pri la interpunkcio en nia lingvo, pri la nova kolekto de “Literatura Foiro”, pri Montevideo 1954. Ne mankas eĉ muziko, per kanzonoj el la repertuaroj de Jan S. Skorupski kaj Anjo Amika.
Interesa en la intervjuo al Bellotti estas la frazo: “Esperanto kiel identigilo! mirinda malkovro, kiu vere ŝanĝis mian vivon. Mi tuj akceptis tiun ĉi mondon, dediĉante pli kaj pli da tempo kaj energio al projekto, en kiu mi forte kredas kiel instrumento de paco, komuneco kaj interkultura kresko.”
Al tio eĥas en la IJK-kroniko de Giordano: “Ju pli mi spertas ĉiutagan uzadon de esperanto, des
pli mi sentas min ne nur ano de la tuta homaro, sed precipe ano de aparta lingvokomunumo. Antaŭ kvar jaroj, pro la samaj kialoj mi petis la esperantan civitanecon. Ĝis nun mi povas konfirmi ke mi neniel pentas mian elekton. Mi ĝojas ke mi lernis esperanton, mi fieras esti esperantisto”.
La monata informa gazeto “Heroldo de Esperanto” estas posedata kaj administrata de Kultura Centro Esperantista: sufiĉas libera donaco al KCE por ricevi ĝian centunuan jarkolekton.