Jam ekas la 56a jaro de "Literatura Foiro" (333)

HeKo 861 6-B, 16 jan 25

Estas ĝojo malfermi la 56an jaron de Literatura Foiro, kies februara numero jam survojas al sia fidela abonantaro. En 2025 LF planas prezenti des pli riĉan enhavon. La abonantoj ricevos numerojn dediĉitajn al pioniraj esploroj pri la rilato inter esperanto kaj radiofonio; la diversajn temojn, pritraktotajn de fakuloj sub la kunordigado de Giorgio Silfer, omaĝos la ses kovriloj de la jaro, laŭ historia itinero kiu startas de la unuaj kontribuoj de Ajsberg kaj Privat, ĝis la modernaj podkastoj, pasante tra la spertoj de Verda Radio, Radio Romo, Pola Radio kaj aliaj gravaj elsendejoj. 

En la numeroj vi trovos beletron kaj originalan kaj en traduko, poezion, eseojn kaj recenzojn. Krome, dum la tuta jaro gastos prelegoj de elstaraj esperantologoj partoprenintaj la simpozion “Horizontoj de la nuna Esperantio”, okazintan en la Esperanto-Domo de La Chaux-de-Fonds (1-4 novembro 2024) kaj la baldaŭ okazontan Lingvan Kolokvon (samloke, 1-4 majo 2025).

Ĉar Literatura Foiro ne nur estas literatura, sed precipe kultura revuo, spegulo de la esperanto-mondo, ĉe ĝiaj paĝoj troviĝas temoj kiel muziko, teatro, kino, sociologio, kulturpolitiko kaj lingvistiko, kio celas doni vastan kaj aktualan trarigardon, kritikan se necese, pri la kulturo de nia komunumo.

La februaran numeron karakterizas riĉa enhavtabelo, kvazaŭa mozaiko de la nuntempaj tendencoj en nia komunumo, kiun mi invitas esplori kune.

Literaturo kaj Arto

Nia revuo ĉiam celis esti platformo por originala literaturo kaj arto en esperanto. Ĉi-numere, ĝi reproponas uverture poemon de István Nemere, Se mi mortos, triumfintan en literaturkonkurso de 1971 kaj unuafoje aperintan en LF n-ro 9. Nemere estis ankaŭ kunfondinto kaj unua prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kies oficiala organo LF estas. Lin honoras kaj omaĝas Giorgio Silfer en nostalgia artikolo kiu prezentas cetere lian tutan bibliografion en nia revuo.

Beletre elstaras kontribuo de Laure Patas d’Illiers, Hodiaŭ, originala prezento de la ĉina fabelarta historio fare de Minosun, poemo de Mario Attard tradukita de Carmel Mallia kaj premiera traduko de Carlo Minnaja el la romano Unu, neniu kaj cent mil de Luigi Pirandello, antaŭ nelonge eldonita. Literaturkritika aliro spureblas en la recenza eseo de Mike Belbin, Elirante de ilia pensmaniero, pri la romano James (2024) de Percival Everett.

En vitrino vi trovos recenzon de Tazio Carlevaro pri Asertas Pereira de Antonio Tabucchi, tradukita de Perla Martinelli kaj eldonita de LF-koop en 2024; sekvas takso de Alessio Giordano pri Malgranda frato / Malgranda sibo (2023) de Cory Doctorow (esperantigita de Edmund Grimley Evans), kun aparta komentario pri la uzado de inkluziva lingvaĵo en la traduko. Originalan verkon priskribas Perla Martinelli en sia artikolo Ne terura, sed sentema fresko, pri la libro Printempa teruro (2024) de Julian Modest.

Renée Triolle raportas pri interesa kinematografia eksperimento de la reĝisoroj Lou Ye kaj Yingli Ma, en ilia Nefinita filmo (2024); kaj pri muziko Juan García del Río kontribuas per retrospektiva kaj emocia prezento de tre fama ensemblo: The Beatles. Pentrarto protagonistas en la artikolo de Elena Popova pri Helga Plötner, kie bildojn akompanas komentoj de la aŭtorino.

Historio kaj Kulturo

La unua analizo pri la kontribuo de radiofonio al la esperanta kulturo, Nia lingvo kiel lulilo de radiofonio, traktas la influon de esperanto por la disvastiĝo kaj populariĝo de la radio mem. Ĝin aŭtoras Giorgio Silfer, kiu provizis la tekston per raraj dokumentaj referencoj kaj riĉaj biografiaj informoj.

Kulturpolitike artikolas Alessio Giordano en sia kontribuo Inter movadoj kun sinkrona dimensio kaj mikrosocio kun diakrona retrospektivo; la teksto, kompletigota en la aprila numero, resumas la prelegon okazintan dum la novembra simpozio en La Chaux-de-Fonds kaj trairas la historion de Esperantio laŭ tri diversaj lupeoj: movado, komunumo kaj popolo, aparte traktante la ideologiajn evoluojn sine de la movadaro.

Helmi Martikainen raportas pri Maria Ressa, filipinanino premiita per la Pac-Nobelo en 2024 pro la penado defendi la etikan, nemensogan esprimliberon, nome antaŭkondiĉon por demokratio kaj daŭra paco.

Kompletige al la unua parto, Carlo Minnaja konkludas sian jubilean omaĝon al Marco Polo per historie kaj anekdote interesa kontribuo, dum Ilona Koutny informas pri la memorkonferenco okaze de la centjara jubileo de István Szerdahelyi, iama lingvistika redaktoro de Literatura Foiro.

Bonvolu plonĝi en la paĝojn de tiu ĉi numero, malkovri la novajn ideojn kaj proponojn de niaj aŭtoroj, sed memoru ke por ke ni povu daŭrigi nian laboron kaj plibonigi niajn servojn, via subteno estas esenca. Ni varme invitas vin reaboni Literaturan Foiron por la jaro 2025. La jarabono kostas 56 CHF/EUR, kio inkluzivas ses numerojn, ĉiu kun 64 paĝoj da riĉa enhavo. Kontraŭ 80 vi ricevos de KCE ankaŭ la tutan jarkolekton de “Heroldo de Esperanto”.

Abonu nun ĉe: https://www.literaturafoiro.com/abonilo/

Disfloru la esperanta kulturo, kaj bonan legadon!

(aG)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.