HeKo 863 8-B, 8 feb 25
Mag. Giacomo Comincini, mag. Alessio Giordano, prof-ino Ilona Koutny, d-ino Perla Martinelli kaj prof. Giorgio Silfer kontribuos prelege al la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025 en Ĉaŭdefono, pri terminologio.
La Asembleoj de KCE kaj de LF-koop estas kunvokitaj samloken, la 2an respektive la 3an de majo. La kolokvo proponos ankaŭ distrajn vesperojn kaj kulture interesajn ekskursojn. Unu el ili ĉe CDELI, se ankoraŭ eblos vizito.
Oni povas aliĝi telematike, aŭ per retmesaĝo al kce[ĉe]esperantio[punkto]net. Ankaŭ Kultura Esperanto-Festivalo akceptas aliĝojn. Ambaŭ en atendo de la ĉi-monate plene ekfunkcionta Esperanta Kulturservo.