KCE pli bonfarta ol La Kvinpetalo, sed malpli ol Greziljono

HeKo 869 7-B, 6 apr 25

La jaro 2024a ne estis egale favora al la tri esperanto-kulturcentroj en Okcidenta Eŭropo, kiuj situas ĉiuj en franclingvaj teritorioj. Ili estas inter si malsimilaj jure kaj dimensie, kio kaŭzas malsimetrion en la taksado de la absolutaj valoroj.

Unuavice la nemoveblaĵoj: kvankam kastelo Greziljono estas enorma, kun sia 70-lita kapacito kaj 17-hektara tereno, la evaluo egalas al malpli ol kvarono de la Helvetia Esperanto-Domo, kapacite malpli ol 20-lita kaj kun milmetra parcelo; des pli modesta la valoro de (La) Kvinpetalo. Certe influas la prezodiferenco en Francio kaj Svislando, sed ankaŭ la situo en urbo kun ĉiuj modernaj servoj kaj fervoja atingeblo kompare kun provinca kamparloko, atingebla preskaŭ nur aŭtomobile; plus la konstantaj prizorgado kaj surlokaj laborfortoj.

Ludas favore al Greziljono la vasta hinterlando: la esperantlingva komunumo en Francio estas grandega klienta rezervujo kompare al tiu en Svislando; sufiĉas diri ke la plejmulto de la vizitantoj tie estas francoj, dum 95% de la KCE-klientaro venas de eksterlando (kaj se svisoj, pli alemanaj ol romandaj). Tamen la franca hinterlando multe malpli efikas al (La) Kvinpetalo, kies kapacito estas nur triono de Greziljono.

En 2024 kresketis la ĉeestoj (tranoktadoj kaj manĝoj) en Ĉaŭdefono, dum ili forte falis en Francio: minus 24% en Greziljono. Bonŝance la konsumkooperativo kompensis la falon per forta kresko de la luigo al eksteruloj: ĝi preskaŭ bankrotus sen ĉi tiuj luigoj, kiuj alportas tri kvinonojn de la enspezoj — praktike la domo fariĝis celo multe pli ol rimedo. Des pli malfacila la stato de Bureso, kie ĉiu jaro alportas deficiton kun ronĝo de la modesta kapitalo.

Spite al la damokla glavo de la domflegaj kostoj, la kapitalo de Greziljono estas la plej bonstata, kun duonduona ekvilibro inter la nemoveblaĵoj kaj la mono en bankoj. Male KCE apenaŭ havas rezervojn en banko: la bezonon de likvaĵo kontentigas subsidue la Esperanta Civito tra Pro Esperanto. Tia subsidueco tute mankas al Societo Yvonne Martinot, kaj finance kaj klientare, ekde kiam ĝi eksiĝis el LF-koop: grava strategia eraro, ĉar tiel (La) Kvinpetalo malkupliĝis el la transnacia cirkvito kiu motivis ĝian ekziston kiel centro por la formado de kadroj kaj reduktiĝis al io tre periferia.

(kce)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.