Laŭ la oficiala maparo de la neŭŝatela kantono, Centre de documentation et étude sur la langue internationale (CDELI) ne plu havos aŭtonoman lokalon kiel nun en la grandioza arkivejo inaŭgurota post du jaroj: por la bretaroj ekzistos ne granda areo komune kun la arkivo de Internacia Civila Servo, kio egalas al malpli vasta spaco.
La katalogado devos okazi en des pli komuna lokalo, laŭbezone. Ne plu eblos propra libroservo (eĉ ne brokanta) kaj ne plu eblos aktiveco malkongrua kun la celoj de arkivo (ekzemple lecionoj pri esperanto). Tamen la inaŭgurota konstruo, teretaĝe, havos grandan prelegejon kaj aliajn salonetojn por kunsidoj.
La jura statuso de CDELI probable ŝanĝiĝos: ĝi ne estus plu sekcio de la urba biblioteko, sed iĝus proprieto de la ŝtato (nome la kantono). Ne estas klare, ĉu iuj privatuloj (eventuale tra amikara societo) kaj ĝis kioma grado povos mastrumi la centron, kiu de post du jaroj ne plu havas konstantan arkiviston.
KCE pretas savi el pereo almenaŭ parton de la CDELI-materialo kiu ne povos iri al la nova konstruo.