La taŭga datreveno por Montevideo ne situas en 1954, sed en 1955. Ĉar la Unesko-rezolucio aprobita danke al la diplomata talento de unu esperantisto ne gravis por UN, kiom por Esperantio. Unuflanke, ĝi donis elanon al nia kulturo, aliflanke ĝi decidis favore al la “universala supereco” de unu Asocio.
Por la unua sufiĉas mencii ke antaŭ sepdek jaroj ĝuste ĉi-semajne William Auld liveris al la eldonejo la manuskripton de sia poezia ĉefverko, “La infana raso”, kun dediĉo al prof. d-ro Ivo Lapenna; kaj ke ĝuste en 1955, post tri jaroj sen literaturaj revuoj, naskiĝis eĉ du novaj: “Norda Prismo” kaj “La Nica Literatura Revuo”; ambaŭ el SAT- pli ol UEA-medio, efektive — Roterdamo alvenos nur en 1958 kun “Belarto”, suplemente al la asocia organo. Ni eniris la periodon celebratan en nia literaturhistorio kiel Montevidean renesancon (1955-59).
Por la dua gravas konsideri ke rapide restariĝis landaj asocioj en orienta Eŭropo, kaj ke ili aliĝis al UEA, ne al la “laborista movado”. Sen la stimulo de la Unesko-rezolucio tio ne okazus.
Pro la supraj cirkonstancoj Esperantio ĉiam memoru Montevideon, ne pro la “kvazaŭa fina venko”. Kaj ĝi memoros ĉar ĝi daŭros pli longe ol Unesko kaj eĉ Unuiĝintaj Nacioj, se rigardi la nunan mondon. Kvankam ni komprenas (kaj tio estas la venena efiko de tiu rezolucio) ke UEA-aktivuloj ne povus vidi por sia Asocio rolon kaj eĉ futuron en mondo kie ne plu ekzistus UN kaj Unesko.
(Giorgio Silfer)