Kompleta la jarkolekto 2025 de "Heroldo"

HeKo 901 2-B, 27 jan 26

Per la novembra kaj decembra numeroj, kune eldonitaj de KCE, kompletiĝis la 101a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”, unu el la plej antikvaj gazetoj en nia lingva komunumo, sendependa informa organo aliĝinta al la Pakto, la sola periodaĵo en formato A3, kiel ĵurnalo .

La unua paĝo de la novembra (2371) numero dediĉas la frontan artikolon al “legitimaj duboj pri la redaktata nova eldono de PIV”, kie c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano analizas la riskon ke, anstataŭ speguli la realan situacion de nia lingvo, sub la redakto de Bertilo Wennergren kaj lia teamo la Vortaro simple kongruiĝas al certa bonlingvismo, praktikata ekzemple en PMEG.

La unua paĝo de la decembra (2372) okupiĝas plejparte pri la rezultoj de la Parlamenta sesio de la Esperanta Civito, ĵus okazinta en Lombardio.

En ambaŭ numeroj la ceteraj paĝoj amplekse raportas pri la novaĵoj en Esperantio, specife la iniciatoj en la Civita konsorcio kaj en la tradiciaj movadoj, inkluzive de objektiva analizo pri tiuj ene de UEA/TEJO. Spaco estas rezervita ankaŭ al geopolitikaj artikoloj, pri la lasta konferenco de Unesko, pri la monda lingva ordo, pri la foraj kaj proksimaj radikoj de la kreskanta antisemitismo, pri la esperantistaro ene de konflikta lando. Interesa ankaŭ longa eseo pri Artefarita Intelekto, laŭ permeso el Tutmondaj Voĉoj. 

Heroldo de Esperanto aperas kun monata kadenco kaj estas ricevebla kontraŭ donaco (almenaŭ 25 svisaj frankoj aŭ kvarona speso) al Kultura Centro Esperantista, ankaŭ per abono tra Esperanta Kulturservo.

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.