Hodiaŭ la grupoj de la Senato de la Esperanta Civito havos apartajn kunsidojn prepare al la morgaŭa inaŭgura sesio de la Parlamento, okazonta en la urbodomo de Malago. Komunaj tagorderoj estas la indiko pri grupestro kaj la respondo al la invito de la paktintaj establoj AEI, CES, IEM, SIPU kaj UEDU havi parlamentan sesion fine de decembro 2025 en Bujumburo.
Por la Blankanoj la nomo de la grupestro estas praktike jam decidita: sen. Anna Bartek, ĉefkandidatino al la Senato kaj eliranta grupestrino. Pli hezite por la Verdanoj: certe iu anstataŭos la elirantan, ĉar ŝi fariĝis Konsulino, kaj preskaŭ certe temos pri eŭropano ankaŭ en ilia kazo. La grupestroj oficas precipe por difini kun la Konsulo daton, lokon kaj tagordon de la senataj sesioj; la Konsulo sin adresas al ili ankaŭ kiam necesas rapida konsultiĝo kun la majoritato kaj la opozicio.
La Verdanoj okupiĝos ankaŭ pri la kazo de la Unua Vickonsulo, nuntempe en malfacila kaj medita spirita stato. La situacio similas al tiu de sen. Julio Herrero dum la antaŭa mandato, kaj la Verdanoj orientiĝos pri kiom da tempo atendi; certe ne tri jarojn kiel por la antaŭa kazo.
Hieraŭ la unua Andaluza Esperanto-Rendevuo regalis la partoprenantojn per eminenta kultura kaj gastronomia programo, kiu daŭros hodiaŭ per prelego, vizitoj en la maŭra kastelo kaj la ĉefaj muzeoj, kaj certe ankaŭ komuna gustumado de frandindaj menuoj.