"La eta heroldo de KCE" - monata informilo

HeKo 638 7-B, 23 mar 17

La Komitato de Kultura Centro Esperantista proponas al la Asembleo de la kulturcentro, kunvenonta en Ĉaŭdefono 14 aprilo 2017, la trian numeron de la monata informilo sub la titolo “La eta heroldo de KCE” kaj la subtitolo “monata informilo de Kultura Centro Esperantista”. La titolo memorigas litertipe la antikvan de “Heroldo de Esperanto”, uzitan ĝis la pasinta jaro; sed el la centra O elkliniĝas heroldo, en bela karikaturo de Giancarlo Mangini, inspirita de la heroldo en tradicia kostumo de urbo Raŭmo.

La monata informilo konsistos el du paĝoj, en folio kiu dimensie koincidos kun la gazeto eldonota de Sociala Grupo Lexus en Brazilo. Fakte, se la Asembleo de KCE aprobos la renovigon de kolektiva abono, la informilo estos aldonita al HdE. Samtempe KCE havos propran paĝon en la gazeto de Lexus.

El Brazilo venas la informo ke la unua numero de HdE por 2017 estas enpaĝigata (kun trimonata malfruo). La Komitato de KCE esperas submeti al la Asembleo tiun numeron en papera formo. En ĝi ne enestos paĝo specife dediĉita al KCE, ĉar oni atendas la decidon de la Asembleo.

Atentu: la decido de KCE ne rilatas al la proprieto de HdE mem. Tiu ĉi dependas de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop, kunvenonta tagon poste, 15 aprilo 2017.

(HeKo 638 7-B, 23 mar 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.