La Junulara raportas pri malfacila 2023

HeKo 861 1-A, 10 jan 25

La jaro 2023 estis transira jaro. Forte senteblis efikoj de nericevo de la Administra subvencio [el EU] en 2022, kio estis tre elĉerpiga por pluraj kernaj aktivuloj, aparte por Estraranoj kaj oficistoj. Tio manifestiĝis ekzemple en malgranda Estraro. Samtempe TEJO iom-post-iom rekaptadis siajn fortojn, faradis sian kutiman laboron kaj ankaŭ zorgis pri plifortigo de siaj strukturaj fundamentoj por plifaciligi laboron de siaj sekvaj generacioj.

Per la supra frazo la ĵus liveritan estraran raporton pri 2023 enkondukis Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), Ĝenerala Sekretario de TEJO 2023/24. La estraroj de la Junulara daŭras nur unu jaron, oficante de septembro al aŭgusto. Tial s-ro Matúšov nur duone responsas pri la antaŭa mandato, kiu ekis sub la prezido de Albert S. Garrido kaj la sekretariado de Tobiasz Kubisiowski.

Malgraŭ la manko de EU-mono, la Junulara salajradis tutjare kaj plentempe du dungitojn (Karlos’ Pesquera Alonso, pri projektoj kaj subvencioj, kaj Mia Nordentoft, pri AKSO) kaj tri pliajn nek tute nek plene. En la lastaj monatoj de 2023 aldoniĝis kelkaj “volontuloj” laŭ programo de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, kunfinancata de Eŭropa Unio. Ili laboris en Nieuwe Binnenweg 176 kaj loĝis en Nieuwe Binnenweg 410, Roterdamo, pro kio la Universala ricevadas lupagojn de la Junulara.

Je la Silvestra Tago 2023 TEJO havis 53 landajn kaj tri fakajn sekciojn; tamen ekzistis nur 17 Komitatanoj (re)nomumitaj laŭ la respektive deklaritaj membronombroj, do nur triono plene funkcius. Krome TEJO deklaris pli ol mil individuajn membrojn, kio signifus ke unu UEA-ano el kvar aŭ kvin aĝas malpli ol tridek ses jarojn.

TEJO provizis sian membraron per la kutimaj servoj, el kiuj la du plej gravaj (kongreso kaj revuo) tamen lamis; IJK okazis kunfande al instruista kongreso (kvazaŭ reveno al TJO-epoko, tamen kun rekordo de seksaj molestoj) kaj “Kontakto” malfruiĝis preskaŭ tutan jaron (ĉefredaktoro Pawel Fischer-Kotowski).

TEJO fine aprobis novan dokumenton pri sia lingvopolitiko, trafis kvin el naŭ projektoj subvencieblaj per Erasmus Plus (interalie maltrafis tiun pri Retoso kaj malŝparis tiun pri Muzikalo 2, ĉar FESTO fiaskis), sukcese provlanĉis la grandiozan retejon AKSO. En ĉi-lasta implikiĝis ankaŭ la Universala, pri kio oni tiel raportas:

“TEJO tre proksimiĝis al sukcesa konkludo de la kontrakto kun UEA. Okazis multaj kunsidoj kun UEA dum la jaro pri la estonto de la projekto, inkluzive surloke dum IJK 2023, du grandaj Zoom-kunsidoj kun ambaŭ Estraroj, kaj kelkaj individuaj kunsidoj inter Tyron (la estrara respondeculo) kaj Fernando / Aleks / Martin de UEA. Bedaŭrinde, ne estis klara konkludo rilate al la uzado de AKSO estonte. Tamen TEJO almenaŭ plenumis sian parton de la originala kontrakto.”

La aktivuloj spertis streĉon ne nur pro la parta manko de EU-financado kaj la rilatoj kun UEA pri la grandioza retejo prognozita en la islanda UK antaŭ jardeko, sed ankaŭ pro internaj konfliktoj (ĉefe psikologiaj) kaj atakoj de ekstere, el kiuj la plej ŝakalaj venadas el nordeŭropa skandalisma retgazeto, eĉ lastsemajne.

 

 

Komentoj

El la protokolo de la Komitatkunsido de UEA, 7 dec 24

SCHÄFFER respondas, ke pri la elspezoj mem, en Rejkjaviko UEA decidis investi 100 000€ por tio kaj tamen la reteja plano montriĝis tro ambicia. Poste venis AKSO kaj pri diversaj aspektoj UEA kaj TEJO bele progresis, sed ankoraŭ ne estis progreso en aliaj partoj kaj nun UEA iom post iom laboras por solvi tiujn problemojn. Rilate al la planado pri prizorgado, UEA provas solvi tion kaj estos alvoko por prizorganto kiu povos difini kio ankoraŭ estos bezonata. UEA ankaŭ planas ankoraŭ investi pli por fini la sistemon kaj kompletigi la kunordigon kun la librotena sistemo kaj la libroserva sistemo. La rezervo estis tute uzita. Se necese, jarfine UEA povos havi rezervon por tio. 

SCHÄFFER plu respondas, ke ne eblas respondecigi la personojn ĉar ne temas pri fiasko sed simple ke la kontraktaj kondiĉoj ne estis klaraj, tiel ke la koncernaj respondeculoj jam plenumis sian laboron, sed fine la sistemo ankoraŭ ne troviĝis en stato en kiu ĝi estis plene uzebla de UEA. Ĝi bezonas adapton, sed ni povas esti optimismaj, ke ĝi uzeblos.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.