La konsilio de Pro Esperanto kunvokita al Malago

HeKo 901 1-C, 26 jan 26

La konsilio de Pro Esperanto estas kunvokita al Malago, ĉe la Esperanto-Domo, por 16 februaro 2026; la unusola konsiliano ne partoprenonta fizike povos alesti la kunsidon telematike; same la du revizoroj (sen voĉrajto), dum la Kapitulo estos reprezentata de la Unua Vickonsulo (kun voĉrajto).

En la tagordo interalie: jura perfektigo de la transiro de fonduMo al fonduSo; proponotaj amendoj en Lex argentaria pri la Civita banko; plivalorigo de la speso; posedo kaj luoj de la Skandinava Esperanto-Domo kaj de la Kukolnesto.

— Pro Esperanto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.